Abio: Paĝo Unu

En la arbaro staris beleta abio; ĝi havis bonan lokon, la suno povis penetri al ĝi, estis sufiĉe da aero, kaj ĉirkaŭe kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ĉiam kreski kaj kreski; ĝi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la freŝa aero, ne interesis sin pri la vilaĝanaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto aŭ kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidiĝadis apud la arbeto kaj diradis: "Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!" Sed tio tute ne plaĉis al la arbeto. En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido; ĉar ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkulas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon. "Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!" ĝemis la arbeto, "tiam mi povus larĝe etendi miajn branĉojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj branĉoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj." Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon. Kiam estis vintro kaj ĉirkaŭe kuŝis blindige blanka neĝo, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin. "Ho, kreski, kreski, fariĝi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!" pensis la arbo. En aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj. Tio okazadis ĉiujare, kaj la juna abio, kiu nun elkreskis jam sufiĉe alte, timis kaj tremis, ĉar kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron, iliaj branĉoj estis dehakataj, lli aspektis nun tute nudaj, longaj kaj mallarĝaj, oni apenaŭ povus rekoni ilin. Poste ili estis metataj sur veturilojn, kaj ĉevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro. Kien ili iris? Kio ilin atendis? Kiam en printempo venis la hirundo kaj la cikonio, la arbo ilin demandis: "Ĉu vi ne scias, kien oni ilin veturigis? Ĉu vi ilin ne renkontis?" La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: "Jes, ŝajnas al mi; revenante el Egiptujo, mi renkontis multe da novaj ŝipoj; sur ili staris belegaj mastoj; mi pensas, ke tio estis ili; ili eligadis odoron de abio. Mi povas transdoni al vi saluton de ili, ili estas pli altaj ol ĉio, ili estas pli altaj ol ĉio." "Ho, se mi ankaŭ estus sufiĉe granda, por flugi trans la maron! Kio ĝi en efektiveco estas, tiu maro, kaj al kio ĝi estas simila?" "Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli!" diris la cikonio kaj foriris. "Ĝoju pri via juneco!" diris la radioj de la suno, "ĝoju pri via kreskado, pri la juna vivo, kiu vin plenigas!" Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi, sed la abio tion ne komprenis. En la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn, tiajn, kiuj eĉ ne estis ankoraŭ tiel grandaj kaj ne havis ankoraŭ tian aĝon, kiel tiu abieto, kiu ne havis trankvilon nek ripozon, sed volis ĉiam nur antaŭen. Tiuj junaj arbetoj - ili estis ĝuste la plej belaj - konservis siajn branĉojn, oni metis ilin sur veturilojn, kaj ĉevaloj tiris ilin el la arbaro. "Kien ili iras?" demandis la abio. "Ili ne estas pli grandaj ol mi, inter ili eĉ estis unu, kiu estas multe malpli granda. Kial oni restigis al ili ĉiujn iliajn branĉojn? Kien ili veturas?" "Tion ni scias, tion ni scias?" pepis la paseroj. "Tie en la urbo ni enrigardis tra la fenestroj. Ni scias, kien ili veturas! Ho, ili atingas la plej grandan brilon kaj belegecon, kiun oni povas imagi al si! Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke oni plantis ilin meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!" "Kaj poste?" demandis la abio kaj tremis per ĉiuj branĉoj, "Kaj poste? Kio fariĝas poste?" "Nu, plu ni ne vidis, tio estas nekomprenebla!"