Surbendigaj Indikoj




 Media Menu

Komencaj Indikoj

Bona softvaro estas la plej grava konsidero. Mi rekomendas Audacity, kiu estas senpaga kaj tre bona. Laŭtparolilaj kaj mikrofona kombinaĵo, kiu oni metas sur la kapo, estas bona. Forturnu la mikrofonon de rekta fluo de la spirado, aŭ de la buŝo aŭ de la nazo, por malebligi la sonon de aerblovo.

En Audacity, klaku sur 'Project rate' kaj elektu 22050 Hercon. Ĉi tiu frekvenco sufiĉas por voĉo kaj faras pli malgrandan dosieron ol 44.1 Km-herco. Klaku sur la ruĝa butono, kaj parolas. Kiam vi finas, klaku sur la kvadrata butono por halti.

Malfermu la 'Edit' menuon, ŝvebas super 'Select', kaj elektu 'All'. Malfermu la 'Effect' menuon, kaj elektu 'Compressor'. 'Compressor' (Kunpremilo) mezigas tutajn la sonerojn; malaltigas la altajn sonerojn, altigas la malaltajn sonerojn, por ke la tuto esti je la sama nivelo. Se la aŭskultanto portas laŭtparolilojn en la orelojn, tre laŭta sono, ekzemple rido, povus kaŭzi doloron. Ankaŭ tre mallaŭta sono estas malfacila por aŭdi.
Tuj poste, reveni al la 'Effect' menuo kaj elektu 'Normalize'. Normalize samigas la laŭtecon.

Por malpliigi la zuman sonon kiun oni aŭdas dum silento, mi uzas 'Effect', 'Plugins 1 to 6', 'Low Pass Filter' (Malalt-pasa Filtrilo).

Fine, en la menuo 'Edit', 'Preferences' (Preferoj), 'Quality' (Kvalito), mi elektis 22050 Hz por la 'Default Sample Rate'. En la sama menuo, 'File Formats', mi elektis 32 Bit Rate (32 bitoj ĉiu sekundo) por 'MP3 Export Setup'. Mi klakis 'OK'. Ĉi tiuj preferoj daŭros.