Hejmo

La TexomaEsperanto-Blogo de Cindio

Mia Blogo ĉe LiberaProgramaro
Mia malofta blogo ĉe ELNA
Arkivoj
2007-06-30

La Truo, Komenco

Hieraŭ nokte, mi skribis la komencon de romaneto. Ĉu estas romaneto por infanoj? Ŝajne.
Jen:

Ŝeli fosis la grundon antaŭ si sencele. Ŝi jam havis vermon amatan. Toti. Ŝi ne bezonis alian dorlotbeston. La fingroj komencis dolori kaj ŝi pasis la fosilon al la malantaŭaj piedoj.
"Lasu la pli fortajn fingrojn labori nun," ŝi pensis, kaj koncentris la penon kvazaŭ la sorto de la mondo dependis de tiu truo.
"Ne pensu." "Ne pensu." Konsternita, alia ano de la Arakida simiaro forlasis arbon kaj alproksimiĝis. Kamio posedis la plej palajn harojn de iu en ilia aro kaj kutime evitis foslaboron, sed la agoj de lia amikino mirigis lin.
"Ĉu vi fosas ĝis Verma Infero, Ŝeli?"
"Mi ne serĉas vermojn," ŝi respondis, kaj klinis la kapon super la fosilo, esperante ke li preterpasus sen plua demando.
Ŝi ne volis babili.
Li pasis.
"Ne pensu." "Fosu."
En la vespero ŝi marŝis al la arakid-bieno, kune kun la aliaj taskitaj tiu monato kun tiu devo. Sed la luno malgrandiĝis kaj post nelonge ŝi denove povus ĝui la komforton de la arbaro nokte. Ŝi eltiris Toti el la poŝo kaj liberigis la vermon sur la mola, kultivita grundo de Sekcio 8, la posteno de Ŝeli dum 3 noktoj plu.
Toti tuj trovis peceton de folio kaj trenis ĝin subtere. Ŝeli ĉirkaŭrigardis. Neniu kuniklo.


2007-06-25

Del.icio.us

Mi malesperis de esti kapabla konservi ĉiun legosignon al kiun mi volas reveni, do mi fine decidis uzi del.icio.us
Mi nur aldonis la legosignojn de hodiaŭ, sed ĉi tie estas mia 'reto', kvankam mi ne estas certa kion tio signifas :)

2007-06-20

Usona Amo de Esperanto

Noto: Ĉi tie estas tre rapide skribitaj pensoj, en respondo al artikolo kiun mi legis kiu enhavis referencon al 'usonemuloj'. Eble mi prenos tempon por verki bone pripensitan respondon.
Kiel mi fariĝas pli kaj pli komforta en la lingvo de Esperanto, mi lernas ami ĝin pli kaj pli multe. Aŭ Esperanta maniero por esprimi tiun: Ju pli longe ke mi uzas Esperanton kaj fariĝas komforta kun la lingvo, des pli mi amas la belan lingvon. Kiel Usonano, mi nature pensas pri la ebleco de normalaj personoj plibonigi la vivon. La Usona sonĝo estas ke iu ajn persono povas plibonigi la staton de sia vivo -- eble per komenci propran komercon, firmaon, aĉeti propran domon. Eble studi la subjekton deziratan ĉe universitato, ne devigatan subjekton. La Usona sonĝo temas pri libereco por elekti vian vojon en la vivo por vi mem. Tiun sonĝon sonĝas averaĝaj personoj, personoj kiuj eble ne posedas grandan intelekton. Kun multe da ŝvito kaj laboro, ili povas sukcesi. Certe, ne estas nur Usona sonĝo. Vere Usonanoj devenas de ĉiu parto de la mondo. La mondo estas reprezentita en Usono; ni estas lando de enmigrantoj. Kiel mi deziras sciigi miajn samsortulojn (t.e. personoj kiuj posedas nur averaĝajn intelektajn kapablojn) pri la facila, bela lingvo de Esperanto! Lingva kapableco por tutmonda interparolado estas atingebla de normalaj homoj, ne nur la tre brilaj cerboj kiuj povas regi la Anglan. Pripensu la sorton de la vilaĝanoj kiuj povus paroli flue pri iliaj varoj. La plej grava povo en komerco, la povo komuniki, estus en iliaj propraj manoj. Estas obvie al mi ke Esperanto povas servi la plejmulton de la popoloj, ne nur la intelektuloj.

2007-06-08

Pri Ĉoktaj Vortoj

Predator B fordirektita aviadilo nomita Ikhana, Ĉokta (Choctaw) Nacia vorto kiu signifas inteligentan, aŭ konscian; estas aldonita al la inventaro de esplorada aviadiloj ĉe NASA. Ĉoktaj vortoj ankaŭ estas kunmetitaj por formi la vorton 'Oklahoma', la nomo de la ŝtato. La Ĉokta lingvo estis uzita kiel kodo dum kaj la Unua kaj la Dua Mondaj Militoj. Tiu 'kodo' neniam estis komprenita de la malamikoj.

2007-06-06

Ligilo al Se Vi Estus Proksime

Se vi estus proksime La ligilo kondukas vin al tre leginda poemo!

2007-06-05

La Patentado de Faktoj

La frenezeco ke oni povas patenti teoriajn ideojn1 ne estas sufiĉe freneza; ĉu oni povas nun patenti faktojn de la naturo? Ne ridu; patento estis donita koncernante la fakton de rilato inter la aminoacido 'homocysteine' -- kiu ŝajnas esti analogo el la grupo cisteino Esperante (mi ne povis trovi la precizan Esperantan vorton), kaj la manko de vitamino 'B-12'. Tiu patento estas frenezaĵo! This Essay Breaks the Law
Ĉi Tiu Eseo Estas Kontraŭleĝa
de Michael Crichton
Mi ŝatas la eseon kiu temas pri la patentado de faktoj, inkluzivante la jam diritan patenton. Kiel kutime, li skribas klare kaj uzas ironion. Malfeliĉe, la figura parolo estas komprenita laŭvorte de multaj personoj, kiuj nun estas konvinkitaj ke Crichton ja posedas la patenton al 'eseo aŭ letero kiu kritikas antaŭan eldonon'. Jen, ligilo al informo pri la proceso 'Labcorp Kontraŭ Metabolite': labvmet.html
La ligilo al la decido de la Usona Suverena Kortumo meritas sekvon; kvankam oni certe bezonas esti anglalingvano por tralegi la 16-paĝan decidon (en PDF).
---------------------------------------
1citaĵo de University of Akron Law Professor Jay Dratler, Jr. "By focusing on conception to the exclusion of the rest of the inventive process, our patent system encourages patents on "paper inventions"—abstract ideas designed merely to stake a claim to ground on which other inventors are working or later may work, so as to exact a toll from their investment and labor. We now have a "land rush" by "engineers" without laboratories, patent holding companies, and even technically trained patent lawyers-all eager to stake claims to abstract principles and future inventions that others will make real."

2007-06-02

Doloro

"La Krueleco havas homan koron,
kaj la Ĵaluzo homan vizaĝon
La Teruro havas la formon homan,
kaj Sekreteco la homan veston."
Esperanto estas sonĝo pri la interkonektado de la homaro. Iuj diras ke estas pli ol sonĝo, estas efektiva vero. Tamen, mi pensas, 'Ĉu mi vere volas pli multe de interkonekto kun aliaj homoj'? Eĉ interretaj rilatoj povas vundi, mi lernas. Kial ni volas vundi unu la alian?

cindio ĉe texomaesperanto.org